16 de novembro de 2009

Centro Ludoviko Zamenhof:

Karaj,

Mi volas sciigi, ke jam legebla estas la 3-lingva retpagxo de la
Centro Ludoviko Zamenhof: http://centrumzamenhofa.pl/
En gxi trovigxas cxefe informoj pri la agado de la Centro, ekspozicioj
en gxi kaj projektoj.
Cetere, en la pagxaro http://tvbialystok.pl/tvesperanto vi povas
spekti la plej novan elsendon de Bjalistoka Esperanto-Televido. En gxi
spekteblas raporto pri novaj projektoj de E@I, la spektaklo
"Ludoviko-Lazaro" kaj rakonto pri la somera ekskurso de esperantistoj
al Kroatio.

Amike
Przemysław Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo: http://espero.bialystok.pl/
laux [polaj esperantistoj]

-----fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu/
============ ========= ========= ========= ========= ========= =========
Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontig xoj - Detala listo cxe: http://www.eventoj. hu

ESPERANTO EN LA BIBLIOTEKOJN

Estimataj:

Ni gxojas informi al vi, ke estis jxus ekspedita la 99-a libropakajxo en la kadro de la kampanjo ESPERANTO EN LA BIBLIOTEKOJN de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Cxi-foje la elektita biblioteko, laux propono de samideanino Christiane Sheyla, estis la BIBLIOTECA CARLOS DRUMMOND DE ANDRADE, en Barra de São João, municipo de Casimiro de Abreu, en sxtatero Rio de Janeiro, al kiu oni sendis la jenajn librojn:
- Bilinguismo: utopia ou solução?, de José Passini,
- Doutor Esperanto, de Walter Francini,
- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio Pereira de Souza,
- Esperanto para Principiantes, de Aloísio Sartorato,
- Cartilha do Esperanto, de Alberto Flores kaj Vicente Werneck,
- Oportuna Posxvortaro, de Sylla Chaves,
- Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso, de Sylla Chaves kaj Neide B.Rêgo,
- La Manoj de Euridica, de Pedro Bloch,
- La Horo kaj la Vico de Augusto Matraga, de Guimarães Rosa,
- La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko, de Jorge Amado,
- La Magia Cxevaleto, de Elma do Nascimento.
Ekde Julio 2001, kiam estis starigita la kampanjo, estis senditaj pli ol 1.000 libroj al 87 enlandaj kaj 12 alilandaj bibliotekoj, danke al subteno de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj libervole kontribuas por iu fonduso tiucele kreita.
Zorgas pri la kampanjo Aloísio Sartorato kaj Maria das Graças Carâp.

Informis:
Aloísio Sartorato
Rio, Brazilo

4 de novembro de 2009

EK = Esperanta Klavaro, versio 3.6

Em qua, 4/11/09, Esperanto-Centro Eventoj en Budapesxto <oficejo@eventoj.hu> escreveu:


De: Esperanto-Centro Eventoj en Budapesxto <oficejo@eventoj.hu>
Assunto: ret-info: EK = Esperanta Klavaro, versio 3.6
Para: ludoviko44@yahoo.com.br
Data: Quarta-feira, 4 de Novembro de 2009, 10:24

EK - Esperanta Klavaro, versio 3.6

Post 5-jara pauxzo, Jurij Finkel jxus aperigis la plej novan version de la konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-Klavaro.
EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn cxapelitajn literojn en cxiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de cxapelitaj literoj, kaj ankaux atribui cxapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
Piktogramo de EK cxiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas aktivigi aux malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per maldekstra musbutono.
La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) estas senpage elsxutebla cxe http://www.esperanto.mv.ru/Ek/
laux [revuloj]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu/
============ ========= ========= ========= ========= ========= =========
- Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontig xoj -
Detala listo cxe: http://www.eventoj.hu
============ ========= ========= ========= ========= ========= =========

ANEDOTO - (sendita de Josenilton)

Motorciklisto veturis po 140 kilometroj en horo sur ŝoseo.
Subite birdeto aperis antaŭ li, kaj li ne sukcesis eviti la interfrapiĝon: "PUF!!!"
Per la retrospegulo, la veturanto ankoraŭ povis vidi la besteton sin turnantan multajn fojojn sur la ŝoseo, ĝis ĝi kuŝis kvieta.
Kortuŝita de mediprotekta konsciencriproĉo, la veturanto haltigis la motorciklon, kaj revenis por helpi la besteton.
La kusxanto estis senkonscia, preskaŭ mortinta.
Tre afliktita, la motorciklisto levis la etan akcidentiĝinton kaj portis ĝin al bestkuracejo, kie ĝi estis sukurata kaj savata.
La saviginto aĉetis kaĝon kaj portis la birdeton al sia hejmo. Li lasis pecon da pano kaj akvon al la resaniĝanto.
En la sekva tago, la birdeto reakiris la plenan konscion. Vekiĝinte kaj vidinte sin katenitan kaj ĉirkaŭitan per krado kun peco da pano kaj vazo da akvo en angulo, la besteto metis la flugiletojn sur la kapon kaj kriis maltrankvilege:
- DIO MIA! MI MORTIGIS LA MOTORCIKLISTON!!!


Um motociclista ia a 140 km/h numa estrada. De repente deu de encontro com um passarinho e não conseguiu esquivar-se: "POFF!!!"
Pelo retrovisor, o cara ainda viu o bichinho dando 1000 piruetas no asfalto até ficar estendido.
Não contendo o remorso ecológico, ele parou a moto e voltou para socorrer o bichinho.
O passarinho estava inconsciente, quase morto.
Era tal a angústia do motociclista que ele recolheu a pequena ave. Levou-a ao veterinário, onde foi tratada e medicada, comprou uma gaiolinha e a levou para casa, tendo o cuidado de deixar um pouquinho de pão e água para o acidentado.
No dia seguinte, o passarinho recupera a consciência. Ao despertar, vendo-se preso, cercado por grades, com o pedaço de pão e a vasilha de água no canto, o bicho põe as asinhas na cabeça e grita, alarmado:
— MEU DEUS! MATEI O MOTOQUEIRO!!!

Poesias de Raymundo Souza no 44ºBKE - Juiz de Fora - MG

Eveline kantas Esperante

Loading...